Rede Globo
Rede Globo | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
televidkanalo | ||
Dum | 26-a de aprilo 1965 – | |
Fondodato | 26-a de aprilo 1965 | |
Sidejo | Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Lando | Brazilo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Rede Globo, aŭ simple Globo, estas brazila senpaga televida reto, lanĉita de amaskomunikila posedanto Roberto Marinho la 26an de aprilo 1965. Ĝi estas posedata de amaskomunikila konglomerato Grupo Globo, estante senkompare la plej granda el siaj posedaĵoj. Globo estas la plej granda komerca televidreto en Latin-Ameriko kaj la dua plej granda komerca televidreto en la mondo tuj malantaŭ la usona televida reto ABC[1] kaj la plej granda produktanto de telenoveloj.[2] Ĉio ĉi faras Globon fama kiel unu el la plej gravaj televidaj retoj en la mondo kaj Grupo Globo unu el la plej grandaj amaskomunikilaj grupoj.
Globo havas sian ĉefsidejon en la kvartalo Jardim Botânico de Rio-de-Janeanejro, kie ĝia novaĵsekcio baziĝas. La ĉefaj produktadaj studioj de la reto situas ĉe komplekso nomata Estúdios Globo, situanta en Jacarepaguá, en la sama urbo. Globo konsistas el 5 posedataj kaj funkciigitaj televidaj stacioj kaj 119 filioj tra Brazilo kaj propraj internaciaj retoj, Globo TV International kaj TV Globo Portugal. En 2007, Globo movis siajn analogajn operaciojn al altdifina televida produktado por cifereca elsendo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Rede Globo se torna a 2ª maior emissora do mundo (Portuguese). O Fuxico. Alirita 22 May 2012. Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ BRAZIL - The Museum of Broadcast Corporations. Alirita 28 November 2017. Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine