Refrancore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Refrancore
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco AT Asti
Geografia situo 44° 56′ N, 8° 21′ O (mapo)44.9372222222228.3419444444444Koordinatoj: 44° 56′ N, 8° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 150 m
Areo 13.21 km²
Loĝantaro 1574 (2023)
Loĝdenso 119 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Asti, Castagnole Monferrato, Castello di Annone, Montemagno, Quattordio (AL) kaj Viarigi


Poŝtkodo 14030
Imposta kodo H219
Kodo laŭ ISTAT 005089
Telefona prefikso 0141
Retpaĝo Oficiala retejo
Refrancore (Italio)
Refrancore (Italio)
DEC
Refrancore
Refrancore
Situo de Refrancore
vdr

Refrancore estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Asti de la regiono Piemonto. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 574 loĝantoj.

Najbaras la komunumoj Castagnole Monferrato, Montemagno Monferrato, Quattordio, Asti, Castello di Annone kaj Viarigi.

Kvankam ĝi havas oficiale nur proksimume 1600 loĝantojn, oni tie trovas pli da homoj, unue ĉar multaj homoj ferias tie, due ĉar homoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj venas tien.

La nomo Refrancore venas de batalo inter frankoj kaj lombardoj. La lombardoj venkis, kaj la sango de frankoj ruĝigis lokan rivereton. Rivus ex sanguine Francorum (rivereto de sango de frankoj) fariĝis latina nomo de la loko. Ĝi mallongiĝis unue al Rivusfrancorum kaj post al Refrancore.

Iam ekzistis kasteleto sur monteto apud Refrancore. La lastaj restaĵoj detruiĝis en la 19-a jarcento por prepari konstruon de preĝejo, kiu tamen ne realiĝis. Apude troviĝas fortikaĵeto de la 15-a jarcento, kiu preskaŭ ne damaĝiĝis. Ĝi estas nun uzata kiel infanĝardeno kaj maljunulejo. Ekzistas en ĝi ankaŭ restarigita preĝejeto.

Centre de la vilaĝo troviĝas la sonorila turo de 18-a jarcenta preĝejo. La preĝejo mem tamen estis detruita komence de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]