Regnohalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regnohalo en Germanio.

La Regnohalo de la atestantoj de Jehovo estas didomo uzita de la atestantoj de Jehovo. La esprimo estis unue sugestita en 1935 de Joseph Franklin Rutherford, tiam prezidanto de la Societo Gardoturo, por konstruaĵo en Havajo. La rezonado de Rutherford estis ke tiuj konstruaĵoj estu uzitaj por anoncado de la "bonaj novaĵoj de la regno.". Atestantoj de Jehovoj uzas la regnohalon por la plimulto de sia diservo kaj instruado de la Biblio. Atestantoj preferas la vorton "regnohalo" ol "preĝejo".