Rekurbrostrulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rekurbrostrulo

Amerika avoceto (Recurvirostra americana)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Rekurbrostruledoj Recurvirostridae
Linnaeus 1758
Genro: Rekurbrostrulo Recurvirostra
Specio: Vidu tekston.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rekurbrostrulo (science: Recurvirostra) estas genro de birdoj apartenataj al familio de Rekurbrostruledoj -kune kun la himantopoj- kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Avoceto estas vorto kiu taŭgas por la tuta genro sed ankaŭ nur por la eŭrazia specio. La kvar specioj estas vadbirdoj troveblaj en varmaj klimatoj.

Ili havas longajn krurojn kaj longajn kaj maldikajn suprenturnitajn bekojn kiujn ili balancigas el flanko al flanko serĉante manĝaĵojn en mezsalaj aŭ salaj humidejoj. La plumaro estas nigroblanka kun iom da bruno aŭ ruĝo laŭspecie.

La avocetoj havas retecajn piedojn kaj naĝas tujtuje post eloviĝo. Ili manĝas ĉefe akvajn insektojn kaj aliajn bestetojn.

Ili faras neston surplanke en izolitaj kolonioj. Ili manĝas en estuaraj medioj kie ili manĝas en kotejoj.

La kvar specioj de la genro Recurvirostra estas: