Trajnunuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Relbuso)
Klasika belga Trajnunuo de tipo 74
Aŭtomotoro kun dizelmotoro de multobla unuo Bombardier Talent.

TrajnunuojMultoblaj unuoj (TUMU) estas serioj de mem-pelitaj trajnveturiloj kapablaj ariĝi kun aliaj unuoj de sama aŭ simila tipo kaj ankoraŭ esti kontrolata de unu stirveturilo. Ofte tiuj estas paseĝer-trajnserioj konsistaj el pli ol unu trajnero. Ununuraj mem-pelitaj trajnveturiloj (nomitaj ankaŭ relaŭto, rela motoraŭtorelbuso) estas multoblaj unuoj se kapablaj funkcii kun aliaj unuoj.

Multoblaj unuoj estas klasitaj pro sia energifonto kaj estas de du tipoj: elektra trajnunuo (ETU) aŭ dizela trajnunuo (DTU). Dizel-energiaj unuoj povas esti klasitaj pro sia transmisitipo: dizel-elektra (DETU), dizel-mekanika (DMTU) aŭ dizel-hidraulika (DHTU).

Lokomotivoj uzantaj multobl-unuajn trajnkontrolojn ne estas Multoblaj unuoj.