Remontant-rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rosa 'Enfant de France'

Biologia klasado
vdr

La nomo remontant estas franca esprimo kaj signifas „post en la sezono refoje floranta“. La eco nomiĝas remontado.

Remontant-rozo[redakti | redakti fonton]

Remontant-rozoj estas la ĉenero inter la malnovaj kaj modernaj rozoj. Preskaŭ ĉiuj gravaj rozaj klasoj havas parton al ekesto de remonta rozo. Multaj „malnovaj rozoj“ nur floras unufoje jare. La modernaj rozoj floras ĝis aŭtuno. Tiun econ oni ricevis pere de la enkruciĝo de Rosa fedtschenkoana . La ĉefe dum la dua duono de la 19a jarcento breditaj remontantaj rozoj estis tre ŝatataj dum la viktoriana epoko en Anglio. Ili estas arbustoj kun kreskoalto de 100 ĝis 180 cm . La floroj estas blankaj, roseaj, karmesenaj, purpuraj kaj dukoloraj, ofte bone odorantaj.

La bredado dum certa tempo limiĝas nur al koloro kaj beleco de la floro, neglektante a odoron. Tial la remontantaj rozoj ne odoras.

Kultivaroj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 'American Beauty', Lédéchaŭ 1875, ruĝa
  • 'Anna de Diessbach', 1859, rosea
  • 'Clio', 1894, rosea
  • 'Enfant de France', Lartay 1860, rosea-arĝenta
  • 'Ferdinant Pichard', Tanne 1921
  • 'Frau Karl Druschki', Lambert 1901, blanka
  • 'Larry Daniels', Thomas Liggett 1995, rosea
  • 'Mrs John Laing', Bennett 1887, rosea
  • 'Prince Noir', 1854, malhelruĝa
  • 'Ruhm von Steinfurth', 1920, rosea-ruĝa
  • 'Sidonie', 1854, rosea
  • 'Tom Wood', Dickson 1896, ruĝa

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, S.133, ISBN 3-8001-6601-1
  • Charles & Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie / The Royal Horticultural Society; Übersetzung durch Susanne Bonn; Redaktion: Agnes Pahler; Starnberg: Dorling Kindersley, 2004, S.137, ISBN 3-8310-0590-7