Monumento al Rezistado
Monumento al Rezistado | ||||
---|---|---|---|---|
Monumento a la Resistencia | ||||
monumento | ||||
Prezento | ||||
Tipo | Monumento | |||
Arkitekto | Pluraj | |||
Dato de konstruo | 29-a de majo 2021 | |||
Alteco | 30 m | |||
Geografio | ||||
Lando | Kolombio | |||
Regiono | Kalio, Valo de Kaŭko | |||
Geografia situo | 3° 24′ 34″ N, 76° 31′ 7″ U (mapo)3.409492-76.518644Koordinatoj: 3° 24′ 34″ N, 76° 31′ 7″ U (mapo) | |||
| ||||
La Monumento al Rezistado situas en Kalio, ĉefurbo de la Departemento del Valo de Kaŭko, Kolombio. La monumento reprezentas la manon de Kay Kimi Krachi, Majaa dio pri batalado.[1] La mano tenas ŝildon kun la vorto "Resiste" (Esperante: Rezistu). Sur la monumento estas pentritaj nomoj kaj vizaĝoj de pluraj de la personoj murditaj de la polica brutaleco kadre de la Protestoj en Kolombio de 2021.
Historio[redakti | redakti fonton]
La socia protesto eksplodis en Kolombio la 28an de aprilo 2021 dume de la Pandemio de Kronviruso-19 kaj la propono de imposta reformo fare de la registaro de Iván Duque kaj sia tiama Ministro Alberto Carrasquilla. La protestoj estis speciale fortaj en la urbo de Kalio, en la sudokcidenta parto de la lando. Unu el la ĉefaj lokoj de koncentriĝo de la protestantoj estis la zono konata kiel "Puerto Rellena", en la oriento de la urbo, tiu loko estis renomita kadre de la protestoj kiel "Haveno Rezistado".
Pluraj de la protestantoj organiziĝis por konstrui monumenton por omaĝi al la rezistado de la manifestaciantoj laŭlonge de la lando kaj speciale al tiuj de la urbo de Kalio, kaj por honori ĉiujn personojn kiuj mortis dum ili protestis.[1] Okazis alvoko por kolekti rimedojn kaj la komunumo donacis la necesajn materialojn por la konstruo de la monumento, kiu efektiviĝis en 2 semajnoj. Miloj da personoj ĉeestis la inaŭguron la 13an de junio 2021.
Ebla malmuntado de la monumento[redakti | redakti fonton]
La 26an de Junio la estro de la Urba Polico, Juan Carlos León, konfirmis plurajn onidirojn pri tio ke ekzistis volo fare de la publika administrado malmunti la monumenton. Pri tio la loka komunumo esprimis sian malakcepton. Por eviti la malmultadon la komunumo kolektis subskribojn por peti al la urbestro de la urbo, Jorge Iván Ospina, rezigni pri la malmultado de la monumento. El la urbodomo okazis publika anonco malakceptante la proponon malmunti la monumenton.[2]
|
Urbestro de Kalio pronociĝas pri malmuntado de monumento.
Inspiro[redakti | redakti fonton]
Du verkoj estis la ĉefaj inspiroj por la konstruado de la monumento: La Monumento al la Holokaŭsto en Miamo kaj la skulptaĵo de Mano en la parko Karaalioğlu Park de Turkio.[3]