Renesanca magio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksilografia ilustraĵo de eldono de Naturalis Historia de Plinio la Maljuna (1582)

Renesanca magio estis revigliĝo en Hermetikismo kaj variaĵoj de Novplatonismo de la magia arto kiuj estiĝis kune kun Renesanca humanismo en la 15-a kaj 16-a jarcentoj de nia erao. Tiuj magiaj artoj (latine nomitaj artes magicae) estis dividitaj en sep tipojn: nekromancionigra magio, geomancio, hidromancio, aeromancio, piromancio, kiromancio kaj skapulomancio.

Ekzistis granda necerteco en distingado de praktikoj de superstiĉo, okultismo, kaj perfekte saĝe scienca scio aŭ pia rito. La intelektaj kaj spiritaj streĉitecoj erupciis en la ĉasado de sorĉistinoj komence de la frua moderna epoko, plue plifortigita per la tumulto de la Protestanta Reformacio, precipe en Germanio, Anglio, kaj Skotlando.