Renil Cappelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Renil CAPPELLE (naskiĝinta la 5-an de novembro 1945[1] en Lubbeek, mortinta la 8-an de julio 2019[2]) estis belga filologo kaj instruisto.

Post studoj en Loveno li deĵoris ĉe Sint-Janscollege en Meldert kaj vivis en Hoegaarden. Cappelle verkis ankaŭ diversajn aferojn por la periodaĵo Melissa kaj ege ŝatis verki hajkojn estante ano de klubo de hajkemuloj.[3]

Kun sia edzino Jeanine Keldermans li havis filon kaj filinon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1967: "De humanist Stephanus Surigonus. Leven en Publicatie van zijn werken", Loveno 1967
  • 1983 : "De eodem seminario latinitatis vivae Vestendae in Belgio habito." Ĉe: Vox Latina, 19/73, Saarbrücken 1983, pp. 338-339 (pri la unua kunveno latinlingva en Westende)
  • 1985: "De rebus memoria tenendis." Ĉe: Melissa, 5/1985, p. 2
  • 1987: "De bracina Hughardensi." Ĉe: Melissa, 16/1987, p. 15
  • 1987: "De Stephano Surigono poeta." Ĉe: Melissa, 21/1987, pp. 11-12

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Familiestamboom Keldermans" p. 16
  2. "Van lief en leed." - Ĉe: Tijdschrift van de Classici Lovanienses, jarkolekto 10-11, nr. 1 (aprilo 2020)
  3. Tonight They All Dance: 92 Latin & English Haiku, eldonis Dirk Sacré kaj Marcel Smets, Bolchazy-Carducci Publishers, 1999