Melissa (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Numero 181/aŭgusto 2014 de la periodaĵo latinlingva el Belgio.

Melissa estas la titolo de interesa kulturperiodaĵo eldonita en Belgio kaj tute skribata en la latina lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eldonisto de tiu ĉi gazeto estas ĝis hodiaŭ Guy Licoppe alinome Gaius Licoppe. Post la unua latina seminario en Middelkerke-Westende kelkaj partoprenintoj ne nur kontentiĝis pri farota instalo de regulaj rondoj de latinbabilantoj sed proponis ankaŭ fondon de gazeto.

La unua numero aperis la 2-an de aprilo 1984 en Bruselo. La aŭtoroj kiuj skribis por la inaŭgura numero bondezirojn, estis, krom Licoppe, Alain van Dievoet, Jean Van Assel kaj Dominique Moris.

Pri temoj aŭ historiaj aŭ politikaj aŭ literaturaj ĉefe temas la artikoloj en tiu ĉi periodaĵo. Interalie, ankaŭ la anonima verkistino Aeliana verkis pri kuirarto kaj prezentis la preparon de bongustaj pladoj en viva latina lingvo. Kontribuis al tiu ĉi gazeto ankaŭ la itala poeto Giovanni Teresi kaj la belgo Renil Cappelle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]