Oxford Classical Texts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scriptorum Classicorum Bibliotheca Oxoniensis
eldonkolekto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Unu el la libroj de la serio

Oxford Classical Texts (mallongigita: OCTs; plena kaj oficiala nomo Scriptorum Classicorum Bibliotheca Oxoniensis) estas libroserio publikigitaj fare de Oxford University Press. Ĝi enhavas klasikaĵojn el antikva greka kaj latina literaturo, ekzemple Odiseado de Homero kaj Eneado de Vergilio, en ilia originala lingvo kun science kritika aparato ([1]). La serio kutime ne inkludas verkaĵojn de natursciencojmatematiko kiel ekzemple Elementoj de Eŭklido.

Ĉar la libroj estas ĉefe destinitaj por studentoj de klasikaj studoj, la enkonduko kaj notoj estas tradicie verkitaj en la latina (tiel ke la libroj estas skribitaj en la klasikaj lingvoj ekde la titolo ĝis la indekso) kaj ne estas traduko aŭ klarigo en moderna lingvo. Kelkaj el la pli lastatempaj volumoj, komenciĝante kun la eldono (1990) de Sofoklo redaktita fare de Hugh Lloyd-Jones Wilson, rompis kun tiu tradicio kaj inkludas enkondukon skribitan en la angla lingvo (kvankam la scienca komentaĵo daŭre restas en la latina).

Oxoniensis estas mallongigo uzata por indiki ĉefe ununuran volumon en serio (plennome: editio Oxoniensis), kaj kutime ne rilatas al la tuta serio, Teubneriana rilatas al la Bibliotheca Teubneriana, serio simila al OCTs. Interesantoj pri helpo legi la klasikajn fontojn povas uzi la Loeb Klasika Biblioteko, kiu inkluzivas anglan tradukon, aŭ la Budé Collection, kiu inkluzivas francan tradukon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]