Resen (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Resen)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Resen

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo)41.088921.0122Koordinatoj: 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo) [+]
Alto 865 m [+]
Areo 550,77 km² (55 077 ha) [+]
Situo de Resen
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Resen Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Unu domo en Resen
Urbocentro de Resen

Resen (makedone Ресен) estas municipo kaj urbo en sud-okcidenta Nord-Makedonio. Ĝi havis 16 825 loĝantojn en 2002. La urbo kalkulis 8 748 loĝantojn, la restaĵo estas dispartigita en vilaĝoj. Estas unu el 80 komunumoj en norda Makedonio

Geografio[redakti | redakti fonton]

Opština Resen

Lago Prespa situas en la suda parto de la komunumo. En ĝia ĉirkaŭaĵo estas alteco de ĉirkaŭ 850 - 1000 m. Oriente de la lago situas la Nacia Parko Pelister, en kiu la alteco estas ĉirkaŭ 2400 m. Okcidente de la lago estas la Nacia Parko Galičica.

La municipo enhavas la urbon Resen kaj ĉi tiujn 43 vilaĝojn:

Arvati, Asamati, Bolno, Brajĉino, Volkoderi, Gorna Bela Tsrkva, Gorno Dupeni, Gorno Kruŝje, Grnĉari, Dolna Bela Crkva, Dolno Dupeni, Dolno Perovo, Drmeni, Evla, Ezerani, Zlatari, Izbiŝta, Ilino, Jankovec, Koziak, Konisko, Krani, Kriveni, Kurbinovo, Lavci, Leva Reka, Leskojec, Ljubojno, Nakolec, Oteŝevo, Petrino, Podmoĉani, Pokrvenik, Preljoubje, Pretor, Rajĉa, Slivnica, Sopotsko, Stenje, Stipona, Carev Dvor, Ŝtrbovo kaj Ŝurlenci.

La ĉefa industrio en Opština Resen estas fruktokultivado, precipe pomproduktado.

Najbaraj municipoj estas:

Opština Demir Hisar en la nordo, Opština Bitola en la oriento, Opština Ohrid en la okcidento.

Ĉe la suda rando, la ŝtato limas al Albanio kaj Grekio.

Ĉirkaŭ Opština Resen
Opština Demir Hisar
Opština Ohrid Opština Resen Opština Bitola
Albanio kaj Grekio

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la popolnombrado de 2002, la municipo kalkulis:

  • Makedonoj: 12 943 (76,07 %)
  • Albanoj: 1 885 (9,13 %)
  • Turkoj: 1 766 (9,10 %)
  • Ciganoj: 113 (1,09 %)
  • Serboj: 53 (0,44 %)
  • Valaĥoj: 13 (0,15 %)
  • Bosnianoj: 3 (0,01 %)
  • Aliaj: 49 (0,32 %)

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Ресен en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Kategorio:Komunumo de Nord-Makedonio

Eskteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]