Opština Resen
Opština Resen | |||
---|---|---|---|
la monaĥeja kirko Paraskevo Balkana
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | Pelagona regiono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 373 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo)41.088921.0122Koordinatoj: 41° 5′ N, 21° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 865 m [+] | ||
Areo | 739 km² (73 900 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Resen Municipality [+] | |||
Opština Resen estas unu el 80 komunumoj de norda Makedonio. Ĝi situas en la regiono Pelagono. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 14 373 homoj[1][2] sur areo de 739 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Resen.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas en la sudokcidenta parto de la Respubliko. La lago Prespa situas en la suda parto de la komunumo. En ĝia ĉirkaŭaĵo estas alteco de ĉirkaŭ 850 - 1000 m. Oriente de la lago situas la Nacia Parko Pelister, en kiu la alteco estas ĉirkaŭ 2400 m. Okcidente de la lago estas la Nacia Parko Galičica. La ĉefa vojo A3 / E65 de Bitola al Ohrid kondukas tra la urbo Resen.
La komunumo konsistigas la urbo Resen kaj aliaj 43 vilaĝoj. Ili estas:
Asamati, Bolno, Brajčino, Volkoderi, Gornja Bela Crkv, Gornje Kruše, Gornji Dupeni, Grnčari, Donja Bela Crkva, Donje Perovo, Donji Dupeni, Drmeni, Evla, Zlatari, Izbišta, Ilino, Jankovec, Jezerani, Kozjak, Konjsko, Krani, Kriveni, Kurbinovo, Lavci, Leva Reka, Leskojec, Ljubojno, Nakolec, Oteševo, Petrino, Podmočani, Pokrvenik, Preljube, Pretor, Rajca, Slivnica, Sopotsko, Stenje, Stipona, Hrvati, Carev dvor, Šurlenci kaj Štrbovo.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Demir Hisar en la nordo, opština Bitola en la oriento, opština Ohrid en la okcidento.
Ĉe la suda rando, la ŝtato limas al Albanio kaj Grekio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 16.825 homoj.
El kiuj: makedonoj 12.943 (76,07%), albanoj 1.885 (9,13%), turkoj 1.766 (9,10%), romaoj 113 (1,09%) kaj aliaj.
Religioj: ortodoksaj kristanoj 12 599 (74,88%), islamanoj 3 927 (23,34%) kaj aliaj.
La ĉefa industrio en Opština Resen estas fruktokultivado, precipe pomproduktado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Ресен en la makedona Vikipedio.