Respondisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Respondisto (germane/angle: Respondent; el la latina formo respondens - ulo respondanta) estas persono kies tasko estas (oficiale) reagadi diversfake.

Psikologie[redakti | redakti fonton]

Ĉi-kampe respondisto estas intervjupartnero aŭ demandito en enketo.[1]. Depende de la demandaro kaj kontekstaro la respondoj povas esti donataj fare de unuopuloj por si mem aŭ fare de unuopuloj por simila grupo (ekz. por ĉiuj loĝdomblokloĝantoj aŭ ĉiuj anoj de organizaĵo kiun oni membras). La esprimo respondista sinteno povus esprimi aŭtomatan reagon sendepende de intencita, antaŭe pripensita reago. Temas pri speco de kondiĉa reflekso.

Jurscience[redakti | redakti fonton]

Dum proceduro respondisto estas persono akuzita (uzo aparte en anglalingvaj ŝtatoj: ekzemple en Usona Senato dum elpostenigo-proceso.

Universitate[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko kaj moderna epoko respondisto estis persono kiu dum disputo reciprokis je tezo. Al li kontraŭmetitis opoziciisto (opponens) por defendi la kontraŭon.[2] En akademiaj disertaĵoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj respondisto ofte skribis propran juĝon pri la kvalito de la prezentita fakskribaĵo, laŭ komisio de la universitato.[3]

Dum disputokverelaj prilogikaj estis dialogoj inter proponisto (proponens) kaj respondisto tuj reaganta je tio..[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Respondent, Arkivigite je 2018-11-22 per la retarkivo Wayback Machine Dorsch Lexikon der Psychologie
  2. Friedrich Jäger (eld.): Enzyklopädie der Neuzeit. Band 2. J.B. Metzler, Stuttgart/Weimar 2005, kol. 1053 s.
  3. Ekz. ĉe Thomas Duve: "Die Bedeutung des Lebensalters im frühneuzeitlichen Recht." Ĉe: Arndt Brendecke, Klaus-Peter Fuchs, Edith Koller (eld.): Die Autorität der Zeit in der Frühen Neuzeit. LIT Verlag, Berlin 2007, p. 109.
  4. Douglas Walton: Informal Logic. A pragmatic approach. Dua eldono. Cambridge University Press, 2008, p. 125.