Restadejo de Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵo de la Restadejo de Arundo super la Tranĉo kaj ĉe la Nova Ponto.

La Restadejo de Arundo aŭ en hispana Parador de Ronda estas unu el ĉefaj turismaj loĝejoj nome apartenanta al la ŝtata reto de Turismaj Restadejoj, situanta ĉe la centro de la urbo Arundo, Hispanio.

Inaŭgurita en 1994, estas situanta ĉe la bordo de la Tranĉo de Arundo kaj ĉe la Nova Ponto, kaj ĝuas el privilegia situo kun spektakla rigardejo al la Gorĝo de la Tranĉo kaj al la Valo de La Muelejoj ĉe la Rivero Guadalevín. La ĉefa konstruaĵo estis la iama Urbodomo de Arundo, el kiu konserviĝas la ĉefa fasado kun portikaro. La resto de la komplekso sidas sur la terenoj de kio estis Centra Merkato ĝis 1974, kaj aliaj apudaj terenoj kie estis konstruota funikulara stacio super la Tranĉo de Arundo. Ĉirkaŭ la Restadejo estas promenejo malferma al la publiko kun terasoj kaj rigardejo.

La Restadejo de Arundo disponas el 78 ĉambroj, restoracio kaj kafejo kun ampleksaj salonoj, ĝardenoj kun naĝejo kaj parkejo subtera. Estas unu el plej modernaj hoteloj de la reto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]