Resupinado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flava cipripedio (Cypripedium calceolus) , orkideo

Resupinado (latine resupinatio) estas turniĝo de la floroj, per tio la florpartoj, kiuj origine troviĝas je la supra flanko truniĝas, ke ili nun estas malsupre. Tiaj floroj ricevas la nomon „resupinataj floroj“.[1] Ekzemplo por resupinado estas la floroj de la orkidacoj. Per la turniĝo de la flortigo aŭ ovario je 180° la labelo troviĝas malsupre kaj servas kiel alfluga organo por insektoj.[2]

Resupinado ankaŭ povas aperi ĉe folioj. La foliplato turniĝas tiam je 180° kaj la palisara parenkimo situas je la malsupra flanko. Ursa ajlo ekzemple tion havas.[3]

La esprimo „resupination“ jam estis uzata de Carl von Linné en lia verko Philosophia botanica, 1751, p. 104.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wagenitz, Gerhard: Wörterbuch der Botanik, eldonejo Nikol, dua eldono, Hamburgo, 2008, ISBN 3-937872-94-9. p. 274
  2. Schütt, Schuck, Stimm: Lexikon der Baum- und Straucharten, eldonejo Nikol, Hamburgo, 2002, ISBN 3-933203-53-8, p.321
  3. Schütt, Schuck, Stimm: Lexikon der Baum- und Straucharten, eldonejo Nikol, Hamburgo, 2002, ISBN 3-933203-53-8, p.441