Revilla Vallejera
Revilla Vallejera | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 4° 8′ U (mapo)42.146944444444-4.1341666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 787 m [+] | ||
Areo | 27,46 km² (2 746 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Revilla Vallejera [reBIlja baljeĤEra] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Odra-Pisuerga.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 101 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 48 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj etendiĝas el stepoj ĝis la rivero Arlanzón. La municipo enhavas la loĝlokojn Revilla (68 loĝ.) kaj Vizmalo (23 loĝ.) (INE 2008), krom la bienojn Finca Santa Rosalía kaj Vega Alegre, ambaŭ sen censita loĝantaro kaj apud la loĝloko Villodrigo de la provinco Palencio sur la fruktodona valo de la rivero Arlanzón. La municipa teritorio limas kun Villamedianilla, Vallejera, Los Balbases, Villaverde-Mogina, Castrojeriz, Villodrigo (Palencia), Palenzuela (Palencia) kaj Valles de Palenzuela.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Revilla Vallejera formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo. En la loĝloko Vizmalo estas bredejo de vagjuaj bovoj.