Revillarruz
| Revillarruz | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09620 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 654 (2024) [+] | ||
| Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 14′ N, 3° 39′ U (mapo)42.231666666667-3.6513888888889Koordinatoj: 42° 14′ N, 3° 39′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 908 m [+] | ||
| Areo | 17 km² (1 700 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Revillarruz [rebiljaRUZ] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. Ĝi enhavas la loĝlokojn Humienta kaj Olmosalbos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 564 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 16 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Olmosalbos formis parton de la Jurisdicción de Saldañuela en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la turo de Olmosalbos.





