Rezső Bálint (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezső Bálint [reĵO bAlint], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Rezső estis hungara pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Berger ĝis 1909.

Rezső Bálint [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de novembro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Bálint lernis por esti presisto inter 1898 kaj 1902 en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentroarton de Manó Vesztróczy. Ekde 1906 somere li lernis en Artkolonio de Nagybánya, krome ankaŭ pri Ferenc Szablya-Frischauf. En 1909 li vivis en Munkeno, poste en Parizo, kie li luis laborĉambron kun Amedeo Modigliani. En la jaroj 1911 kaj 1912 li pentradis en Kecskemét. Dum la 1-a mondmilito li pentradis pentraĵoj pri batalojn. Ekde 1920 li vivis en ekstera parto de Szentendre.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Berlino (1907)
  • Budapeŝto (1909, 1911, 1913, 1914, 1916, 1923, 1928, 1934, 1942)
  • Parizo (1911, 1931)
  • Kecskemét (1927)

Elektitaj skribaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy festő elindul (Pentristo startas), membiografio (1934)
  • Amadeo Modigliani (1936)
  • Művészek Párizsban (Artistoj en Parizo), (1941)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Falusi mulatság
  • A párizsi Champs-Elysées
  • Nagybányai táj
  • Anya gyermekével
  • Kórházi jelenet

Fontoj[redakti | redakti fonton]