Rezső Brada
Aspekto
Rezső Brada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bradac Rezső |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1906 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aprilo 1948 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ede Brada |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta majstro baleta dancisto |
Rezső BRADA [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Brada Rezső estis hungara baletisto, koreografo. Lia patro estis Ede Brada.
Rezső Brada [1][rompita ligilo] naskiĝis la 6-an de januaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rezső Brada aĝis 11, kiam li komencis lerni baletodancon. Li debutis baletisto en 1921 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la jaroj 1927 kaj 1928 li partoprenis en longa turneoj en Usono kaj Vieno. En 1930 li ricevis la titolon privata dancisto, inter 1935-1937 li instruis baleton en la Operejo. En 1934 li debutis kiel koreografo, ĝis 1941 li estis membro de la Operejo. Dum dancado li profitis ankaŭ la pantomimon.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ede Brada - R. Máder: Mályvácska királykisasszony - negrulo (debuto en 1921)
- Ede Brada: Petruska - la maŭro
- Jan Ciepliński: Csongor és Tünde - vira titolrolo
- Pedro Antonio de Alarcón: Háromszögletű kalap - la muelisto
- Argyrus királyfi - titolrolo
Elektitaj koreografiaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Ernő Dohnányi: A szent fáklya (1934)
- László Lajtha: Lysistrata (1937)