Jan Ciepliński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Ciepliński
Jan Ciepliński kun Loda Halama en 1934
Jan Ciepliński kun Loda Halama en 1934
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1900 (1900-05-10)
en Varsovio
Morto 17-an de aprilo 1972 (1972-04-17) (71-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoUsono
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • ballet teacher
vdr

Jan Ciepliński estis pola baletisto, koreografo, baletinstruisto.

Jan Ciepliński instruas

Jan Ciepliński[1] naskiĝis la 10-an de majo 1900 en Varsovio (Rusa Imperio, nuntempe en Pollando), li mortis la 17-an de aprilo 1972 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jan Ciepliński inter 1909-1918 li estis studento de baleta lernejo en Varsovio. Jam ekde 1915 li havis baletrolojn en en:Grand Theatre, Warsaw. Inter 1918-1921 li estis membro de alia baletkompanio en Varsovio kaj li prezentis soldancojn. En 1921 li turneis en Eŭropo, Usono kaj Kanado kun Anna Pawłowa, poste li hejmenvenis kaj organizis sian propran baletan teamon de ĉirkaŭ tridek homoj. Li estis gvidanto kaj koreografo. La teamo prezentis baletojn ĝis 1925 en Katowice, Poznań kaj Vilno, poste la teamo ĉesis. Ciepliński poste estis membro de alia baleta trupo, inter 1927-1931 li estis baletmajstro kaj koreografo de la Reĝa Stokholma Opero, inter 1930-1934 de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. En 1934 li revenis al Varsovio kaj li estis ĉefa baletmajstro kaj koreografo de Grand Theatre. En la sekva jaro li kaŭzis skandalon, tial li forvojaĝis al Bonaero. Inter 1943-1948 li denove laboris en Budapeŝto, kie li prezentis 40 baletojn. Li prezentis plurajn gravajn kaj modernajn verkojn de la tiama internacia baleta literaturo, li kreis verkojn kun hungara temo kaj li ankaŭ provis enscenigi unuaktajn teatraĵojn sen intrigo. Li finis sian karieron en Novjorko, kie li funkciigis baletstudion.

Lia filma rolo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Strachy (1938) - danca rolo

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyar ábrándok (1933)
  • József legendája (1934)
  • Az infánsnő születésnapja (1936)
  • Bolero (1943)
  • ero en Sába királynője (1945)
  • Divertimento (1947)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • "La Historio de Pola Baleto" Londono, 1955

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]