Rezső Pauncz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezső Pauncz [rejxO paŭnc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pauncz Rezső, en Israelo Ruben Pauncz (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1920 en Szőreg (nuntempa urboparto de Szeged)) estas hungara-israelana kemiisto, profesoro, membro (ekstera (1995)) de Hungara Scienca Akademio.[1]

Rezső Pauncz

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Pauncz devenis el juda familio. Li frekventis piaristan gimnazion en Szeged, poste li akiris sciencan gradon Ph.D en Universitato Miklós Horthy en 1944. Li estis asistanto en Scienca Universitato de Szeged ekde 1948. Dum la Hungara revolucio de 1956 li forlasis la landon kaj iris al Haifa, kie li lernis la hebrean lingvon, krome li ricevis postenon en universitato Technion. En 1960 li lernis en Svedio, reveninta al Technion li estis nomumita docento, en 1962 profesoro. Foje li instruis ankaŭ en Uppsala kaj Florido. En 1985 li pensiuliĝis. Li ricevis hungaran premion en 1952, israelajn premiojn en 1975 kaj 2004.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Alternant Molecular Orbital Method (1967)
  • Spin Eigenfunctions, Construction and Use (1979)
  • The Unitary Group in Quantum Chemistry (1986)
  • Az elektronkorreláció (1996) - akademia disertaĵo
  • The Construction of Spin Eigen-Functions (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]