Rheineck SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo SG en Rheineck SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rheineck.

Rheineck
Flago de Rheineck
Flago de Rheineck
Rheineck kaj Rejnalfluo, pentraĵo de Max Bach
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 761680 / 259531 (mapo)47.4666666666679.5833333333333Koordinatoj: 47° 28′ N, 9° 35′ O; CH1903: 761680 / 259531 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3226
Areo 2,18 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 9424
Komunumkodo 3235
Mapo de Rheineck
vdr

Rheineck (en Esperanto ankaŭ Rejneko kaj Rejnangulo estas historia urbo kaj komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3 226 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rheineck situas ĉe la fino de la Rejnvalo inter Sankt-Margreto kaj Rorschach, kie la Malnova Rejno alfluas al Bodenlago. La Malnova Rejno formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rheineck situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Margreto al Ĝenevo kaj ankaŭ posedas propran konekton al la nacia aŭtoŝoseo A1. Sur Bodenlago estas ŝiplinio al Konstanco. De Rheineck la dentoradfervojo Bergbahn Rheineck-Walzenhausen kondukas al la kuracloko Walzenhausen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rheineck datiĝas el la jaro 1163. En la jaro 1219 Rheineck ricevis la urborajton. En la jaro 1276 Rheineck estis deklarita de Rudolfo de Habsburgo Libera regna urbo. En la 14-a jarcento Rheineck transiris al la posedaĵo de la Grafoj de Werdenberg. Dum la 15-a jarcento la urbo fariĝis viktimo de pluraj atakoj de la apencelanoj. La urbo travivis plurajn grandajn fajrokatastrofojn, ekzemple en 1746 kaj en 1876. En la jaro 1799 la trupoj de Napoleono okupis la urbon. La konstruo de la fervojo en la jaro 1850 kaj la rektigo de la Rejno en 1900 markis la novan epokon de la industriiĝo.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Rheineck sur monteto kun bela rigardo super la tuta urbo situis Sunhejmo, kie la esperantisto Hans Kästli dum multaj jaroj gvidis flegohejmon. Li venigis esperantistojn el la tuta mondo por labori en Sunhejmo. Vivis kaj laboris dumtempe tie inter aliaj ankaŭ Dieter Rooke, Barbara Pochanke kaj Stanislaw Pochanke el Pollando, Chantal Gacond kaj Dietrich Michael Weidmann. En 1985 antaŭ la IJK de Eringerfeld okazis en Sunhejmo eta antaŭkongreso, kiun partoprenis ankaŭ grupo de 7 gejunuloj el Usono sub la gvido de Nvwtohiyada Idehesdi Sequoyah.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]