Riberos de la Cueza
Riberos de la Cueza | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34309 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 17′ N, 4° 44′ U (mapo)42.278333333333-4.7252777777778Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 802 m [+] | ||
Areo | 19,79 km² (1 979 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Riberos de la Cueza [riBEros delaKŬEza] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 4,6 km de Cervatos de la Cueza.
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Maria.