Ricarda Huch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ricarda HUCH [rikada huĥ] (naskiĝis la 18-an de julio, 1864, mortis la 17-an de novembro, 1947) estis germana verkistino. Ŝi ankaŭ uzis la pseŭdonimon Richard HUGO.

Ricarda Huch naskiĝis en Braunschweig. Ŝi studis historion kaj filozofion en la Universitato de Zuriko, kaj kiel unu el la unuaj germanaj virinoj ŝi en la jaro 1892 rajtis doktoriĝi.

Ĝis 1897 ŝi laboris kiel instruistino kaj bibliotekistino en Zuriko kaj Bremen, krome ŝi verkis poemojn kaj romanojn en nov-romantisma stilo.

En la jaro 1898 ŝi edziniĝis al la itala dentisto Ermanno CECONI, la paro havis unu filinon. Post divorco ŝi en 1907 edziniĝis al sia kuzo Richard HUCH, sed en 1911 ankaŭ tiu ĉi edzeco fiaskis.

Ekde 1900 Ricarda Huch pli forte dediĉis sin al historiaj temoj: Ĉefe revolucioj kaj revoluciuloj kaptis ŝian intereson.

En la jaro 1930 ŝi kiel unua virino fariĝis membro de la Preußische Akademie der Künste (= Prusa Akademio de la Artoj), sed en 1933 ŝi forlasis tiun ĉi asocion, pro protesto al la nazieca estraro, kiu inter alie judajn membrojn forpelis.

La malfrua verkaro de Ricarda Huch konsistas ĉefe el poemoj, memoroj, filozofiaj kaj historiaj verkoj.

Ricarda Huch mortis en Schönberg im Taunus (nuntempe: Kronberg im Taunus).

Listo de verkoj

  • Gedichte (poemoj, 1891)
  • Erinnerungen von Ludolf Ursleu dem Jüngeren (romano, 1893)
  • Die Romantik (2 vol., 1899-1902)
  • Aus der Triumphgasse (romano, 1902)
  • Vita somnium breve (romano, 1903)
  • Die Geschichten von Garibaldi (2 vol., 1906/07)
  • Das Leben des Grafen Federigo Confalonieri (romano, 1910)
  • Der Dreißigjährige Krieg (3 vol., 1912-14)
  • Michael Bakunin und die Anarchie (1913)
  • Luthers Glaube (1916)
  • Der Sinn der Heiligen Schrift (1919)
  • Entpersönlichung (1921)
  • Herbstfeuer (poemoj, 1944)
  • Deutsche Geschichte (3 vol., 1934-49)
  • Erinnerungen an das eigene Leben (memoroj, eld. 1980)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.schulserver.hessen.de/dreieich/ricarda-huch/index.html greke http://www.ricardahuchgym.de greke http://www.rhg-ge.de greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/HuchRicarda