Richárd Backhausz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richárd Backhausz [riĥArd bakhaŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Backhausz Richárd estis hungara kuracisto, imunologo.

Richárd Backhausz [1] naskiĝis la 3-an de majo 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de septembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Richárd Backhausz frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Universitato Pázmány Péter en 1944. Dum la studentaj jaroj li laboris en la universitata instituto, poste li soldatiĝis. Inter 1944 kaj 1946 li estis militkaptito en Francio, poste li laboris en instituto pri injektaĵoj, kie post jaroj li ricevis altajn postenojn. En 1953 li akiris plian fakdiplomon, li kandidatiĝis en 1959, doktoriĝis en 1969. Li multe okupiĝis pri sangogrupoj. Li ricevis premiojn en 1956 kaj 1964.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rh-ellenanyagtermelés patkányon (1949)
  • Individual Differences in Fibrin Retraction in Connexion with Sexes (1952)
  • A géldiffúziós antigénanalízis (1959)
  • Serologie. (1959, ruse 1966)
  • Autoimmun betegségek (1974)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.