Richard John Lloyd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard John Lloyd
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1846 (1846-01-01) (178-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Londono
Okupo
Okupo esperantistolingvisto
vdr

Richard John LLOYD (lojd) (nask. ĉ. 1875, mortis pro akcidento je 29-a de aŭgusto 1906 apud Ĝenevo) estis angla lektoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Liverpool kaj membro de la unua Lingva Komitato de 1905.

Lloyd akiris la universitatajn titolojn de magister artium (M. A.) kaj "doktoro de literaturo" (D. Litt.). Li estis lektoro en Liverpool de 1898 ĝis sia morto en 1906.

Li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato[1]. Li verkis la libreton „The Esperanto Language, practically considered and described" (1904), kaj artikolojn pri Esperanto-gramatiko.

Lloyd dronis en la rivero Rodano (Rhône), vizitante la 2-an Universalan Kongreson (UK) en Ĝenevo. Estinta la kongreso li, promenante kun siaj filinoj sur montoj, ĉe kunfluiĝo de riveroj Rodano kaj Arve, erarpaŝis sur mallarĝa vojeto, ekfalis en riveron kaj dronis. Korpo de malvivulo estis eltrenita el rivero Rodano ĉe franca vilaĝo Seyssel[2].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1904: The Esperanto language, practically considered and described - a paper read before the Liverpool Philomathic Society, on the 23rd november 1904. Liverpool: Marples and Co. 1904, 42 p. (skanaĵo rete legebla ĉe IEMW).
  • 1906: Esperantaj terminoj por Esperanta gramatiko. En: Internacia Scienca Revuo. Paris, 1906. - [3] (1906), 27, p. 82-84.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.
  2. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N 09, p. 183. Sep. 1906
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.