Richard Pervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Pervo
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1942 (1942-05-11)
en Lakewood
Morto 19-an de majo 2017 (2017-05-19) (75-jaraĝa)
en Saint Paul
Mortokialo leŭkemio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Harvard Divinity School • Episcopal Divinity School at Union
Okupo
Okupo teologo
Verkoj The Mystery of Acts: Unraveling Its Story
vdr

Richard Ivan Pervo (n. la 11-an de majo 1942 - m. la 19-an de majo 2017) estis usona biblia akademiulo kaj iama episkopana pastro kiu estis membro de la Westar Institute. Li estas precipe konata pro siaj studoj pri la Agoj de la Apostoloj.

Pervo estis naskita en Lakewood, Ohio al Ivan Pervo kaj Elizabeth Kline. Li geedziĝis kun Karen E. Moreland la 2-an de aprilo 1967.

En 1964, Pervo studentiĝis ĉe Concordia Senior College en Fort Wayne. Li studentiĝis kun bakalaŭro en teologio ĉe la Episkopa Divinity School en Kembriĝo (Masaĉuseco), kaj doktoreco en teologio de universitato Harvard en 1979. En 1987, reviziita versio de la disertaĵo de Pervo estis publikigita sub la titolo Profit with Delight: The Literary Genre of the Acts of the Apostles (1987, ISBN 978-0800607821).

Pervo instruis en Seabury-Western Theological Seminary de 1975 ĝis 1999 kaj kiel profesoro ĉe la universitato de Minesoto de 1999 ĝis 2001.

En 2001, lia reputacio suferis kiam li estis juĝita pro posedo de infanpornografio. Tio kaŭzis iom da amuzo ĉar lia familia nomo signifas perversulo en la angla. La gazetoj skribis suitable name, "taŭga nomo". Unu el la oficiroj, kiuj arestis lin, diris, ke kiam li vidis lian retadreson antaŭ ol scii lian nomon, li pensis, ke ĝi estas petolo.[1]

Li estis episkopa pastro ĝis 2003. Post lia morto, malfrue en 2017 la scienca eldonejo Mohr Siebeck en Germanio publikigis memorlibron en rekono de lia erudicio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pervo ankaŭ signifas perversulo en la finna kaj la sveda. En Finnlando, la fakto ke lia dua antaŭnomo sonas kiel la finna vorto aivan (tute) aldoniĝas al la vortludo.