Richard Williamson
| Richard Williamson | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de marto 1940 en Londono |
| Morto | 29-an de januaro 2025 (84-jaraĝa) en Margate |
| Tombo | St Augustine's Church (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Kolegio Clare - studo de angla literaturo Kolegio Winchester |
| Okupo | |
| Okupo | katolika episkopo (1988–2025) katolika sacerdoto (1976–) |
Richard Nelson WILLIAMSON (n. en Londono la 8-an de marto 1940 - m. la 29-an de januaro 2025) estis angla reakcia konservativa katolika episkopo kiu apartenis al la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a (SFSP) ĝis la jaro 2012, kiam li estis elpelita de tiu.[1] Li estis episkopigita fare de Marcel Lefebvre. Li estis ekskomunikigita en 1988 post sia episkopigo.[2]
Benedikto la 16-a suspendis la ekskomunikigon la 21an de januaro 2009,[3] sed li restas elpostenigita kiel pastro kaj kiel episkopo. Liaj deklaroj al sveda televido, en kiuj li neas la uzadon de gasĉambroj fare de la nazioj por la juda genocido, levis skandalon pro kio li estis elpostenigita komence de februaro 2009 kiel direktoro de la seminario en La Reja, Provinco Bonaero, Argentino, kaj poste estis akuzita pro "apologio de la delikto", kaj oni petis al la tutlanda argentina registaro, ke li estus deklarita "persona non grata", kio rezultis en lia elpelo de la lando.
En 2014 li fondis, kun aliaj eksaj lefebre-anoj, la Sacerdotan union Marcel Lefebvre; por ĝi li konsekris jaron poste eĉ propran episkopon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ José Miguel Arráiz:"Monseñor Williamson expulsado de la FSSPX" - ĉe: infocatolica.com, 23.10.2012
- ↑ Apostola Letero 'Ecclesia Dei'
- ↑ Decreto de levantamiento de la excomunión latae sententiae a los cuatro obispos de la fraternidad sacerdotal San Pío X.

