Ricken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricken
Preĝejo de Ricken
setlejo
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Wattwil kaj Ernetschwil
Koordinatoj  47° 15′ 47″ N 9° 2′ 39″ O / 47.26306 °N, 9.04417 °O / 47.26306; 9.04417 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 47″ N 9° 2′ 39″ O / 47.26306 °N, 9.04417 °O / 47.26306; 9.04417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 155
Areo ĉa. 8 km²
Alteco 800 m super marnivelo
Poŝtkodo 8726
vdr

Ricken estas municipo de la komunumo Wattwil en la elektodistrikto Togenburgo kaj Ernetschwil en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 155 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ricken situas sur la akvodislimo de la samnoma montpasejo. La municipo Ricken formas unuon kaj havas komunan lernejkomunumon kaj preĝejkomunumon, sed politike apartenas parte al Wattwil (sur kies teritorio loĝas 40 loĝantoj de Ricken) kaj Ernetschwil (sur kies teritorio 115 loĝantoj).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La pasejvojon pasas poŝtaŭtobuslinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ricken estas relative juna, ĝia historio estas ligita kun la evoluo de la trafiko tra la Rickenpasejo, kiu komenciĝis proksimume antaŭ 1000 jaroj. Pro la deziro de pli bona konekto inter Sankt-Galo kaj Uznach oni konstruis piedpadon, ĉe kiu proksimume ĉ. 1600 estiĝis la vilaĝo Ricken kiel paseja stacio, kiam konstruiĝis la pasejvojo. Ĝis 1918 trafikis poŝtkaleŝlinio tra Ricken. Poste la aŭtomobil-trafiko akiris prioritaton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]