Wattwil
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wattwil (stacidomo). |
| Wattwil | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Sankt-Galo |
| Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
| Koordinatoj | 47° 17′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.28333 °N, 9.06667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 0″ N 9° 4′ 0″ O / 47.28333 °N, 9.06667 °O (mapo) |
| Areo | 43,93 km² |
| Alteco | 610 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8188 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Wattwil estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8176 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo apartenas la municipoj Wattwil, Ricken kaj la setlejoj aŭ kvartaloj Bleiken, Scheftenaŭ, Bunt, Hochsteig, Chrummbach/Heiterswil, Hummelwald, Schönenberg, Steintal, Laad, Ulisbach, Schmidberg kaj Hänsenberg.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wattwil situas en Togenburgo ĉe la bordo de la rivero Turo proksimume en la mezo inter Wil SG kaj Wildhaus.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Wattwil estas fervojnodo de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj. En Wattwil kruciĝas la trajnlinioj de Sankt-Galo tra Rapperswil al Lucerno kaj de Wil SG al Neslaŭ. La komunumo estas ankaŭ la elirhaltejo de diversaj poŝtaŭtolinioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio de Wattwil datiĝas el la jaro 897 sub la nomo Wattinwilare (la bieno de Watto). En la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento Wattwil estis signifa centro de tekstilindustrio. Hodiaŭ ankoraŭ multnombraj malnovaj fabrikoj atestas pri tio.






