Rikoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ricotta salata

La rikoto (el la itala ricotta kaj ĝi el la latina recocta, ‘rekuirita’), estas fromaĝo farata el dua procezado de la selakto produktita kiel derivaĵo en la ellaborado de fromaĝoj el mola pasto. Rikoto estas blanka, mildogusta, malmola kaj granuleca, kaj estas grava elemento de la itala kuirarto uzata en desertoj kaj salaj pladoj. Ĝi estas unu el la tradiciaj farĉaĵoj de pastaĵoj.

La produktado de rikoto estas tutitala sed la plej disvastigita versio estas la sicilia, sed aliaj grandaj produktistoj estas Kalabrio kaj Sardio.

Unu el la freŝaj specoj de rikoto - Ricotta Romana - estas produktata de ŝafa lakto, plejparte en la periodo inter novembro kaj junio.[1] Ĝi estas protektita de Eŭropunia regularo pri Protektita Deven-nomado.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Formaggi tipici italiani: Ricotta Romana DOP (itale). Agraria.org – Istruzione Agraria online.
  2. Official Journal of the European Union (angle). European Commission: Agriculture and Rural Development (2004-02-04). Alirita 2023-03-12.