Rinĉen Yöngsiyebu Bjambyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rinĉen)

Junŝoobu Bjambijn Rinĉen (naskiĝis 1905 - mortis aprile 1977 en Ulan-Batoro, Mongolio) estis fama mongola lingvisto, membro de pluraj sciencaj akademioj, unu el la plej grandaj aŭtoritatoj pri la finn-ugraj lingvoj.

Prof. Rinĉen lernis la Internacian Lingvon en 1927, gvidis Esperanto-kursojn en 1933, verkis la unuajn Esperanto-mongolan vortaron en 1964 kaj lernolibron, kiu havis du eldonojn - 1964 kaj 1966.

Li estis tradukanto el la rusa, franca, germana, pola, ĉeĥa kaj Esperanto. Liaj tradukoj de kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen, el Esperanto en la mongolan, havis du eldonojn. Li estis konsiderata kiel la plej vaste konata mongolo de la nuna tempo.

Li verkis historian trilogion La suno leviĝas kaj romanon el la mongola prahistorio Zaan Zaluudaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.