Riofrío (Ávila)
Riofrío | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05190 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 195 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 4° 47′ U (mapo)40.547222222222-4.7772222222222Koordinatoj: 40° 33′ N, 4° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 183 m [+] | ||
Areo | 65 km² (6 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Riofrío, Ávila [+] | |||
Riofrío [rioFRIo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Riofrío estas komprenebla kiel Malvarma rivero. La blazono montras rivero inter du "verracos" [beRAkos], prahistoriaj skulptaĵoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de tri loĝlokoj nome Escalonilla, Cabañas kaj Riofrío; okupas totalan areon de 65,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis 950 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed somere oni rekuperas iamajn ciferojn. Ĝi distas 19 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Gemuño, Aldea del Rey Niño, Tornadizos de Ávila, Mironcillo, El Barraco, Sotalbo kaj San Juan de la Nava.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, banejo).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Panoramo kun la Sierra de Yemas fone.
-
Rojo Guijo aŭ rivero Fortes
-
Ponto
-
Tradicia domo