Riverkrabo
Aspekto
En interreta slango, riverkrabo estas eŭfemismo temanta pri registara cenzuro.
En 2004, Ĉinio anoncis celon krei harmonian socion (ĉine: 和谐社会), kaj poste uzis tiun celon por motivigi interretan cenzuron, oficiale de pornografia kaj perforta enhavo. Kiam oni protestis la cenzuron, Ĉinio ekcenzuris la ĉinan vorton "cenzuri/cenzuro", do ĉinaj interretanoj anstataŭe ekuzis la vorton 和谐 (héxié), kiu signifas harmoniigi/harmoniigadon. Pro plua cenzuro de tiu vorto, oni ekuzis ĝian homofonon, 河蟹 (héxiè), kiu signifas riverkrabon.
Pro lasta cenzuro de "riverkrabo", oni estas nuntempe diranta 横行 (hénĝíng/tumulti), kaj eĉ 水产 (akvaĵon, eŭfemisme de "riverkrabo").
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikoloj "River crab (Internet slang)" en la angla vikipedio (fonta versio 538399415) kaj "河蟹 (網路用語)" en la ĉina vikipedio (fonta versio 25092423). En historio de la alilingvaj artikoloj troveblas la kontribuantoj. |