Rivero Šventoji okcidenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šventoji
la rivero mallonge antaŭ la enfluejo en la Baltan Maron ĉe la samnoma urbeto Šventoji
riveromarborda rivero • lima rivero
Bazaj informoj
Situo en Litovio
Longeco 86,4 km
Fluo
Fonto komunumo Skuodas
- Alteco super marnivelo 42 m
Enfluejo ĉe Šventoji en la Baltan Maron
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 42 m
Geografio
vdr
Salto de la simia ponto en la feria urbeto Šventoji en la samnoman riveron

La rivero Šventoji - jen litove, prononco "Ŝventoj" Pri tiu ĉi sono aŭskulti, laŭ traduko "la sanktuloj", ĵemajtie Švėntuojė, latve Sventāja, historie ankaŭ germane Heiligenau - situas en la okcidenta parto de Litovio.

Ĝi longas 86,4 kilometrojn kaj en sia tuta vojo pasas tra la historia regiono Ĵemajtio.

De la fonto (56°15'24.1" no., 21°28'11.4" or.) en la komunumo Skuodas, 2 kilometrojn sudokcidente de la eksa stacidomo de la komunumocentra urbeto Skuodas ĝi fluas tra ofte tre malrekta vojo tendence sudokcidenten (je rekta vojo la distanco inter fonto kaj enbuŝiĝo nur estus iom pli ol 40 km).

En granda parto de sia vojo la rivero konsistigas la limon inter Latvio kaj Litovio, kiu pro la kurba rivera vojo ankaŭ sufiĉe forte kurbiĝas. Fine ĝi pasas inter alie la vilaĝon Būtingė kaj ĉe la feria urbeto Šventoji fluas en la Baltan Maron.

La rivero en Vikipedio nomiĝas "rivero Šventoji okcidenta", ĉar en la orienta parto de Litovio ekzistas alia rivero same nomata Šventoji, kun 246 kilometroj pli longe ol la okcidenta samnomulo kaj la ĉefa alfluanto de la rivero Neris.


turistaj boatetoj en la rivero en 2010 - proksime de la balta maro, kie nun en 2024 ekestas pli vasta jaĥta haveno