Rivero Han
Aspekto
| Han | |
|---|---|
|
| |
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Situo | Sud-Koreio |
| Longeco | 497 km |
| Fluo | |
| Kunfluo | de Bukhan River (en) kaj Namhangang |
| - Koordinatoj |
37° 31′ 36″ N, 127° 18′ 38″ O (mapo)37.526666666667127.31055555556 |
| Enfluejo | en la Flavan Maron |
| - Alteco | 0 m |
| - Koordinatoj |
37° 45′ 0″ N, 126° 11′ 0″ O (mapo)37.75126.18333333333 |
| Geografio | |
La rivero Han, koree 한강, Han-gang, "Han-rivero", kiu kun fonta rivero longas 497 kilometrojn, estas la kvara plej longa rivero sur la Korea Duoninsulo kaj la dua plej longa en Sud-Koreio.
La norda brako (Buk-Han-gang, norda rivero Han), kiu estas 325 kilometrojn longa, fontas en Nord-Koreio proksime de la monto Kŭmgang, la suda brako (Nam-Han-gang, suda rivero Han, 394 kilometrojn longa) en la Geumdaesan-Montoj en la provinco Gangŭon/Kangŭon de Sud-Koreio. Post kuniĝo ĉe Jangsuri/Yangsuri (35 kilometrojn de Seulo), la Han-gang fluas en ondanta formo de litero W tra la sudkorea ĉefurbo, tiam fluas nordokcidenten kie ĝi formas la limon kun Nord-Koreio, kaj fine enfluas en la Flavan Maron.



