Robert Redford

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Laŭreato de Oskaro

Robert Redford
Oskar-premiito
Robert Redford en 2005
Robert Redford en 2005
Persona informo
Robert Redford, Jr.
Naskonomo Charles Robert Redford
Naskiĝo 18-a de aŭgusto 1936
en Ŝablono:Flagicon Santa Monica Kalifornio Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Pratt Institute • American Academy of Dramatic ArtsUniversitato de Kolorado ĉe Boulder • Van Nuys High School vd
Familio
Patro Charles Robert Redford vd
Patrino Martha W. Hart vd
Edz(in)o Lola van Wagenen (1958-1985)
Infanoj Amy Redford • James Redford vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoroentreprenisto • teatra aktoro • aktoroplenuma produktoro • televida aktoro • voĉaktoro • mediprotektulo • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1960– vd
Aktorado
Premio Ora Globo
Plej bone promesiga novveninto - viro
1966 Inside Daisy Clover
Plej bona reĝisoro - Motion Picture
1981 Ordinary People
Cecil B. DeMille Award
1994 Tutviva laboro
Premio BAFTA
Plej bona aktoro
1969 Butch Cassidy and the Sundance Kid ; Downhill Racer ; Tell Them Willie Boy Is Here
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert REDFORD (naskiĝis la 18-an de aŭgusto, 1936) estas usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro.

Redford naskiĝis en Santa Monica, Kalifornio. Pro bonegaj sportaj kapabloj li en la jaro 1955 ricevis stipendion por la Universitato de Kolorado. Sian studadon li tamen pro malbonaj rezultoj en pluraj fakoj devis ĉesigi post du jaroj.

Dum la sekvaj jaroj li suferis je depresioj, komencis konsumi alkoholaĵojn. En 1958 li pasigis kelkajn monatojn en Parizo kaj Florenco, kie li vizitis artlernejojn. Reveninte al Usono li edziĝis kaj ekstudis teatran arton en la Novjorka Pratt Institute. Ekde 1959 li krome vizitis la American Academy of Dramatic Arts, kie li malkovris sian pasion por la aktorado. Unuaj teatraj roloj sekvis; pluraj teatraĵoj, en kiuj li tiutempe brilis, poste – kun li en la ĉefrolo – aperis filme.

Sian unuan filmrolon li rivelis en la jaro 1962, tamen lia filmkariero prosperis malrapide. Unuan sukceson li akiris en 1967, per filmigo de la teatraĵo Barefoot in the Park. La rolo en Butch Cassidy and the Sundance Kid (1969) fine famigis lin. Li tiam unuafoje laboris kun Paul Newman, kiu ĝis nun estas lia bona amiko. Ambaŭ en 1973, en la filmo The Sting denove furoris kune.

En la jaro 1980 Robert Redford en Park City, Utaho, fondis la Sundance Film Institute, kiun li nomis laŭ sia rolo en la filmo Butch Cassidy and the Sundance Kid. Celo de la institucio estas, subteni sendependajn filmkreantojn. Ekde 1984 okazas la Sundance Film Festival.

En 1980 li en la filmo Ordinary People unuafoje agis kiel reĝisoro – kaj gajnis Oskaron. En 2002 li gajnis Honor-Oskaron pro sia dumviva agado.

Listo de filmoj

  • War Hunt (1962)
  • Barefoot in the Park (1967)
  • Butch Cassidy and the Sundance Kid (1969)
  • Jeremiah Johnson (1971)
  • The Hot Rock (1971)
  • The Sting (1973)
  • The Way We Were (1973)
  • The Great Gatsby (1973)
  • The Three Days of the Condor (1974)
  • All the President's Men (1976)
  • A Bridge Too Far (1977 - aktoro)
  • The Electric Horseman (1978)
  • Brubaker (1980)
  • Ordinary People (1980)
  • Out of Africa (1985)
  • The Milagro Beanfield War (1988)
  • Havana (1990)
  • A River Runs Through It (1992)
  • Sneakers (1992)
  • Indecent Proposal (1993)
  • Quiz Show (1994)
  • Up Close and Personal (1996)
  • The Horse Whisperer (1998)
  • Spy Game (2001)
  • The Last Castle (2001)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sundance.org greke http://www.sundanceresort.com greke http://akas.imdb.com/name/nm0000602 greke http://institute.sundance.org