Robert Scott (filologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Robert Scott (26a Januaro 1811 – 2a Decembro 1887) estis angla akademia filologo, pastro, kaj estrarano de la Altlernejo Balliol, Oksfordo. Li postenis kiel Profesoro pri Ekzegezo de Biblio ĉe Oksfordo el 1861 al 1870, kaj kiel dekano deRochester el 1870 ĝis sia morto en 1887.

Li estas plej bone konata kiel kun-eldonisto (kun sia kolego Henry George Liddell) de A Greek-English Lexicon, la standarda vortaro de la klasika greka lingvo. Laŭ la eldono de 1925 de la Lexicon, tiu projekto estis origine proponita al Scott de la londona librovendisto kaj publikigisto David Alphonso Talboys; ĝi estis publikigita de Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj