Rolandas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rolandas estas vira persona nomo. Temas pri litova variaĵo de la ĝermana persona nomo Roland (origine malnovgermane Hruotland, "(el) honora lando", mezepoka kavaliro al kiu aludas la historiaj statuoj pri Rolando en pluraj eŭropaj urboj), nomo kiu tradicie ankaŭ transpreniĝis al kaj oftas en la franca lingvo[1]. Kutima litovlingva mallongiga formo estas Rolas.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Rolandas Paksas (naskiĝis en 1956), eksa prezidanto de Litovio
  • Rolandas Pavilionis (1944–2006), litova sciencisto, filozofo kaj politikisto
  • Rolandas Valiūnas (naskiĝis en 1965), ekonomia juristo kaj advokato

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 316