Roma Klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Roma KluboKlubo de Romo estas nekomerca, nepolitika organizaĵo, kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj ĝeneralaj internaciaj politikaj aferoj. La ĝenerala sekretariejo ĝis junio 2008 troviĝis en Hamburgo, Germanio, sed laŭ decido de la 26-a de septembro 2007 tiam translokigis al Vinterturo, Svisio.

La klubo estis fondita en 1968 laŭ ideo de la itala industriestro Aurelio Peccei, iama membrode la estraroj de Fiat kaj Olivetti kaj prezidanto de la entreprenkonsultejo Italconsult, kaj de la skoto Alexander King, direktoro pri scienco, teknologio kaj edukado ĉe la pariza organizaĵo por ekonomia kunlaboro kaj evoluo (OECD), kiuj renkontiĝis en Romo dum prelego en la Accademia dei Lincei.

En 1972 la Roma Klubo eldonis sian raporton La limoj de kreskado pri la limigitaj stokoj de materialoj. Ĝi kaŭzis grandan diskuton, pripensadon kaj eĉ aktivecojn pri nia estonteco.

En 1973 la Roma Klubo ricevis la pacpremion de la germana librejaro, kiel unua organizaĵo anstataŭ unuopa individuo[1]

Je la 7a de majo 2012 la Klubo de Romo prezentis en Rotterdam la libron A Global Forecast for de Next Forty Years (Globala prognozo por la venontaj 40 jaroj). La libron verkis Jørgen Randers (1945), norvega scientisto kiu kunaŭtoris la libron de 1972.

Prezidanto kaj prezidintoj

Referencoj

  1. www.tagesanzeiger.ch