Roman Kilchsperger
Roman KILCHSPERGER (naskiĝis la 21-an de marto 1970 en Zuriĥo)[1] estas tre konata svisa radia- kaj televida moderigisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Roman Kilchsperger akiris gimnazian diplomon en 1990 en komerca lernejo de la (ŝtata) kantona lernejo Enge (gimnazio) en Zuriĥo.
Radia moderigisto
[redakti | redakti fonton]Ekde ĉirkaŭ 1990 li estis moderigisto ĉe Radio Zürisee kaj malfrue ankaŭ ĉe Radio 24 de la radia pioniro (Roger Schawinski).
Gazeta verkisto
[redakti | redakti fonton]Li verkis ankaŭ por la tre granda svisa gazeto Blick.
Televida kaj radia moderigisto
[redakti | redakti fonton]Li laboris en «live ran» en svisa televida fenestro de eŭropa televido Sat.1 pri la svisa piedpilkado.
Ekde 2003 li laboris ankaŭ en privata radio Energy Zürich.
Ekde 2003 li laboris en multaj elsendoj de ŝtata svisa televido SF1:
- Eurovision Song Contest 2003,
- Streetparade 2004 Stratoparado
- Fraŭlino svisa - elekto 2004. Li estis konata kun la unua elsendo de
- MusicStar, Muzikostelo kaj la fama elsendo
- Deal or No Deal
- kaj 2-a Muzikostelo.
Ekde la 17-a oktobro 2005 ĝis la 28-a aŭgusto 2006 li faris kun Chris von Rohr en svisa televido kanalo 2 SF zwei la noktan elsendon Black 'N' Blond.[2]
En 2006 li laboris pri piedpilko monda konkurso por la germana privata televida stacio Premiere.En la 3-a kaj 4-a serio de muzika stelo de 1-a februaro ĝis 2-a marto 2009 en SF1) li estis en ĵurio kiel ĵuriano.
Ekde 2010 li estris merkrede je 20:05 la ludan elsendon traders en svisa televido SF1 traders, ekde de julio 2011 la elsendo Donnschtig-Jass pri svisa kartludo.[3]
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 2004 televida premio «TV Stelo» de programa gazeto TV Star en kategorio «nacia»
- 2005 publika premio de Premio Valo "Walo" Premio Valo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ SF Promis Portrait Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today, SF televido porteto, 21-a julio 2010 00:15.
- ↑ SF verzichtet auf «Black’n’Blond»“ Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine, SF komunikado , 30-aŭgusto 2006, de 30-8-2006
- ↑ Ĉu Kilchsperger estas pli bona ol (Monika) Fasnacht? Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine en: Blick.ch de 8-a julio 2011
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio de Roman Kilchsperger Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine de www.startalk.ch
- pri biografio Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today