Romancaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Romanco estas tipo de poemo karaktera de la hispanlingva tradicio literatura, kaj iberia kaj hispanamerika kompnita laŭ la skemo de la samnoma metrika kombino. La totalo de la poemoj kaj la ĝenro nomiĝas romancaro, same kiel la diversaj kompilaĵoj. Vidu ekzemple la dudekjarcentan verkon Cigana Romancaro de Federico García Lorca.

La romanco estas poemo karaktera de la parola tradicio, kaj populariĝis ĉirkaŭ la 15a jarcento, kiam oni kkolektis skribe la unuajn fojojn en kolektoj nomitaj romanceros (romancaroj). La romancoj estas ĝenerale rakontaj poemoj de granda vario temara, laŭ la populara plaĉo kaj tiama kaj de ĉiu loko. Ili estis ludataj ĉu per deklamado, kantado aŭ ambaŭe. Unu el plej popularaj estas la "Romanco de la prizonulo", kiu sub la lamento de prizonulo kiu ne povas ĝui printempon, kaŝas amaferon tragedian, kiel plej parto de la romancoj, inklude tiuj kiuj ŝajne prezentas militajn aferojn de la epoko de la Reconquista (rekonkero de Iberio fare de kristanoj kontraŭ islamanoj).

La romancaro disvastiĝis ne nur tra tuta Hispanio, sed ankaŭ al Hispanameriko kaj tra la Mediteraneo pere de la judaj hispanoj, forpelitaj en la epoko de la Katolikaj Gereĝoj.

Malnova romancaro[redakti | redakti fonton]

Nova romancaro[redakti | redakti fonton]