Romantika romano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romantika romano estas subĝenro de kortezama romano, kutime fiksita en la sama tempo kun ĝia verkado. En la 20-a jarcento la termino “romantika romano” estis apartigita de “vivromanoj” en okcidenta literaturo.

La romantika romano estas la plej granda subĝenro de la kortezama romano, kaj romantikaj romanoj enkadriĝas en la periodo en kiu ili estis verkitaj, kiu kutime reflektas la socian moralon de sia tempo. Heroinoj de romantikaj romanoj verkitaj antaŭ 1970 kutime ĉesas roluli kiam ili geedziĝas aŭ havas infanojn, dum la romanoj verkitaj post 1970 kutime enhavas intrigon en kiu la rolulinoj funkcias kaj en kariero kaj havas familion samtempe.

Ĉar romantikaj romanoj kreskis por enhavi pli kompleksajn kaj realismajn intrigojn, la linio inter tiu subĝenro kaj la ĝenro de porvirina fikcio malklariĝas. Ĝenerale, la romantika romano temigas la evoluan rilaton inter du ĉefroluloj kun kontentiga emocia fino. Alivorte, "vivas feliĉe por ĉiam."

Laŭ la organizo "Romanaj Verkistoj de Ameriko" (RWA), ĉi tiu kampo inkluzivas verkojn, kiuj traktas la periodon ekde la 1950-aj jaroj. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. A. Cuddon, The Penguin Dictionary of Literary Terms and Literary Theory, 4a eldono (London: Penguin Books, 1999), p.809; M. H. Abrams, A Glossary of Literary Terms, 7a eldono (Fort Worth: Harcourt Brace,1999), p.283.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]