Romia mararmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mararmeaj formacioj kaj milithavenoj inter la epokoj de la imperiestroj Aŭgusto kaj Septimo Severo

La romia mararmeoromia maramea ŝiparo (latine classis romana) estas la nomo donita al la milita ŝiparo de la Romia Respubliko kaj la Romia Imperio (ĉ. 300 a.K. ĝis 650 p.K.). Aldone al la Legioj kaj la helpaj trupoj (latine Auxilia), ĝi reprezentis la trian branĉon de la romia armeo kaj estis kunmetita de diversaj maraj kaj riveraj ŝiparoj same kiel ŝipoj de individuaj legiaj unuoj kaj siaj propraj maraj infanteriotrupoj.

Liberaj homoj, do romiaj civitanoj, estis ĝenerale preferitaj kiel skipo sur la ŝipoj. Nur en esceptaj situacioj sklavoj estis metitaj sur la rembenkojn, sed ili kutime ricevis liberecon antaŭ aŭ post ilia uzo. Kontraste al la populara ideo de ĉenigitaj kondamnitoj, kiel popularigita de filmoj kiel Ben Hur, la "galera puno" por kondamnitaj krimuloj estis tute nekonata en antikvaj tempoj. Ĝi nur aperis ekde la 15-a jarcento, precipe inter la ŝtatoj limantaj al Mediteraneo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Krom ebla kazo en Ptolemea Egiptio. Lionel Casson: "Ships and Seamanship in the Ancient World" (Ŝipoj kaj maristoj en la antikva mondo), Eldonejo Princeton University Press, Princeton 1971, paĝoj 325–326

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]