Ronda Tablo (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La origina tablo de la negocado konservita en la Prezidenta Palaco de Varsovio.

La interkonsentoj de la Ronda Tablo estis negocado farita en Varsovio, Pollando, de la 6a de Februaro ĝis la 4a de Aprilo 1989. La socialisma registaro]] iniciatis la diskuto kun la sindikato Solidareco (en pola Solidarność) kaj aliaj grupoj de opozicio kiel klopodo malaktivi la kreskanta socian maltrankvilon. La rezulto estis la alvoko kaj okazigo de la unua libera balotado post la Dua Mondmilito, por la 4a de Junio samjare, kaj la enpovigo la 24an de Aŭgusto de la sindikatisto Tadeusz Mazowiecki kiel ĉefministro, la unua nekomunista ekde 1948.[1][2][3]

Las sesioj dividiĝis en tri grandaj laborgrupoj por jenaj fakoj:

  • Grupo de politika reformo.
  • Grupo de politika plurismo.
  • Grupo de ekonomiaj kaj sociaj aferoj.

La kunsidoj estis malfacilaj kaj ofte preskaŭ nuligitaj, pro reciproka malfido inter la flankoj kaj evidenta malpreteco de la registara flanko rezigni pri la povo. La plej polemikaj aferoj estis jenaj:

  • Plialtigo de salajroj.
  • Estontaj balotoj.
  • Limdato por la estonta prezidento.
  • Limo por kompetencoj por la estonta Sejmo (pola parlamento) kaj por la Senato de Pollando.
  • La aliro al amaskomunikiloj fare de la oposicio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trybuna Ludu de la 5a de Junio kaj de la 25a de Aŭgusto 1989, paĝo 1.
  2. «El próximo de febrero se celebrará la negociación en Polonia». El País. 28a de Januaro 1989.
  3. «Un católico independiente y amante del diálogo». El País. 25a de Aŭgusto 1989.