Rorgonidoj
La rorgonidoj estas familio de la franka nobelaro de kiuj pluraj anoj estis nomitaj Rorgono (aŭ Rorikon). Inter la personaj nomoj oftaj en tiu familio, multaj komenciĝas per la radiko Gauz- : Gauzlin, Gauzbert, Gauzfred (aŭ Ĝofredo). Estas ankaŭ kelkaj Herveoj kaj Ragenoldoj (aŭ Rejnaldo).
Origino de rorgonidoj
[redakti | redakti fonton]La nomscienco atribuas ilian verŝajnan originon al la grafoj de Le Mans komence de la 8-a jc, devenantaj de la familia grupo Robert, kiu estas ankaŭ prauloj de la robertidoj.
Iu nomita Roger, indikita kiel frato de Lambert, grafo de Hesbaye kaj praulo de la robertidoj, aperis kiel grafo de Le Mans en 710. Je la morto de Herlemond, episkopo de Le Mans, en 724 Roger profitis vakecon de la episkopa seĝo por administri la episkopajn bienojn. Li havis tri infanojn :
- Hervé, grafo de Le Mans post sia patro ;
- Gauziolène, episkopo de Le Mans ;
- Rotilde, abatino.
La rorgonidoj, grafoj de Mansio (832-898)
[redakti | redakti fonton]La grafo Rorgono la 1-a vivis en la kortego de la imperiestro Karolo la Granda. Ludoviko la 1-a la Pia konfidis al li la graflandon de Rennes, kiun li ne konservis en 819. Li fondis en 824 la abatejon Saint-Maur de Glanfeuil. Li ricevis en 832 la graflandon Mansio. La listoj de mortintoj de la abatejo de Saint-Denis indikas lian morton en la 16-a de junio sen indiko de jaro, kiu verŝajne estis en 839 aŭ en 840. Unu el liaj proksimuloj, verŝajne iu nevo, ricevis tiutempe la graflandon de Herbauges.
Gauzbert regis post sia onklo Rorgono, sed mankis al li konvinko batali kontraŭ la bretonoj, kiuj konkeris kaj prirabis Le Mans en 849, tial Karlo la 2-a ekzekutigis lin pro perfido en 853, kio okazigis perturboj en la reĝlando.
Mansio poste iris al lia filo Rorgon la 2-a, poste al Gauzfrid, kiu ricevis ankaŭ unu el la du limlandoj de Neŭstrio. Je lia morto, Rejnaldo de Herbauges, versaxjne iu kuzo, heredis tiujn honorojn.
Je la morto de Rejnaldo, la reĝo ne fidante la rorgonidoj, konfidis Mansion al la grafo Roger de la familio de la hugonidoj. La filoj de Gauzfrid, Gauzlin la 2-a kaj Gauzbert alianciĝis al la robertidoj kaj batalis kontraŭ Roger. En la regado de Eŭdo la 1-a, Roger estis eksigita profite al Gauzlin la 2-a, sed tiu ne sukcesis sin teni en Le Mans, kaj estis forpelita en 898 kaj mortis en 926.
Genealogio
[redakti | redakti fonton]Noto : la punktitaj strekoj indikas hipotezan parancan ligon.
Gauzlin la 1-a x Adeltrude | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Hervé | Rotrude | Rorgono la 1-a († 840) grafo de Mansio | Bilchilde | Gauzbert († 853) grafo de Mansio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
{{{ÿ}}} | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Rejnaldo († 844) grafo de Herbauges | (Adeltrude) x Gérard grafo de Aŭvernjo | Ludoviko († 867) | Rorgono la 2-a († 866) grafo de Mansio | Gauzlin († 886) episk. Parizo | Gauzfrid († 877) grafo de Mansio | (Bilchide) x Bernardo la 2-a (Poitiers) (†845) | Théodrad | Gauzlin | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Hervé († 844) | Renaud († 885) markizo de Neŭstrio | Gauzfred grafo indikita 886 | Hervé grafo indikita 912 | Gausbert comte cité 912 | Gauzlin la 2-a († 926) grafo de Mansio | Richilde | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Gausbert indikita 925-935 | Gausfred grafo de Nevers vicgrafo de Orléans | (Bilichilde) x Hugo la 1-a grafo de Mansio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Gauzfred vicgrafo de Chartres (942) | Albéric vicgrafo de Orléans | Gerberge x Fulko la 2-a grafo de Anĵuo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Gauzfred la 1-a († 986) vicgrafo de Châteaudun | Ingelgeriens | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Hugues († 1003) vicgrafo de Châteaudun ĉefepiskopo de Tours | Fulcois grafo de Perĉo (?) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĝofredo la 1-a († 1039) grafo de Perĉo vicgrafo de Châteaudun | Hugo (Perĉo) († 1000) x Beatrica (Mâcon) grafino de Gâtinais | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
grafoj de Perĉo vicgrafoj de Châteaudun | grafoj de Gâtinais grafoj de Anĵuo Plantaĝenetoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fontoj kaj bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Patrick Morel, "Les Comtes du Maine au IX° siècle", en Revue Historique et archéologique du Maine, Le Mans, 2005, 4°, serio T.5, tomo 66-a de la kolekto, p. 177-264. ISSN 1158-3371
- Robert Latouche, "Les premiers comtes héréditaires du Maine", en Revue Historique et Archéologique du Maine, Le Mans, 1959, tomo 65-a de la kolekto, p. 37-41.
- Régine Le Jan, Famille et pouvoir dans le monde franc (7a - 10a jc), eld. "Publications de la Sorbonne", Parizo, 1995, (ISBN 2859442685), Tabeblo n° 61 « Les Rorgonides » p. 445.