Rowett Research Institute

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rowett Research Institute
esplora institucio
Komenco 1913 vd
Geografia situo 57° 11′ 6″ N, 2° 11′ 34″ U (mapo)57.185-2.19277778Koordinatoj: 57° 11′ 6″ N, 2° 11′ 34″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Aberdeen City
Rowett Research Institute (Britio)
Rowett Research Institute (Britio)
DEC
Rowett Research Institute
Rowett Research Institute
Map
Rowett Research Institute
vdr

La Rowett Research Institute (trad. Esplora Instituto Rowett) estas esplora instituto pri la studado de nutrado kaj manĝaĵoj, lokita en Aberdeen (Skotlando).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en 1913, kiam la universitato de Aberdeen kaj la Scottish Agricultural College interkonsentis, ke oni fondu "Instituton por Esplorado de Animala Nutrado" en Skotlando. La unua estro estis John Boyd Orr, kiu poste fariĝis Lord Boyd Orr : li donacis 5 000 £ por la konstruado de la laboratorio en granita konstruaĵo de Craibstone.

Kiam komencis la Unua mondmilito, Orr forlasis la instituton, sed revenis en 1919 kun kvar aliaj homoj por labori en la nova laboratorio. La brita registaro finfine konsentis pagi duonon de la tuta kosto. La alia duono estis donacita de D-ro John Quiller Rowett, entreprenisto kaj komercisto de alkoholaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.