Royal Forest and Bird Protection Society of New Zealand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Royal Forest and Bird Protection Society of New Zealand
The Royal Forest and Bird Protection Society of New Zealand Inc.
conservation organization • mediprotekta organizaĵo
Komenco 1923 vd
Lando(j) Nov-Zelando vd
Sidejo Velingtono
Fondinto(j) Ernest Valentine Sanderson vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Royal Forest and Bird Protection Society of New Zealand Inc. (Forest & Bird, Reĝa Arbar- kaj Birdoprotekta Societo de Novzelando) estas pormedia organizo specializata en konservado de indiĝenaj plantaj kaj animaloj en kaj ĉirkaŭ Novzelando.[1] Forest and Bird konsistas el ĉirkaŭ 50 aktivaj branĉoj situantaj ĉe urbaj kaj ruraj centroj tra Novzelando. Branĉoj estas aktive engaĝitaj en konservoprojektoj kaj defendo je komunuma kaj regiona bazoj. Forest and Bird havas oficejojn kaj stabanaron ĉe Auckland, Christchurch, Wellington kaj Dunedin. Forest and Bird publikigas ĉiumonatan gazeton Forest & Bird, unu el konstantaj naturhistoriaj gazetoj el Novzelando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Croker, Olive Rita. Flora and fauna, preservation of; modern policy. An Encyclopaedia of New Zealand, edited by A. H. McLintock. Te Ara Encyclopedia of New Zealand (1966). Alirita 2012-03-25. “The Forest and Bird Society are active in all problems concerning preservation of flora and fauna.”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]