Ruĝaj gardistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝa Gvardio)
Ruĝaj gardistoj
Ruĝaj gardistoj en la placo Tian Anmen en 1966.
Ruĝaj gardistoj en la placo Tian Anmen en 1966.
kvazaŭmilitistaro
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Ideologio

Maŭismo

Fondinto(j) Mao Zedong vd
vdr

La Ruĝaj gardistoj (红卫兵; ĉine 紅衛兵, Hóng Wèi Bīng) estis movado, plejparte konsistante el universitataj studentoj kaj mezlernejoj en Ĉinio, kiuj estis mobilizitaj de Mao Zedong inter 1966 kaj 1967, dum la Kultura revolucio, kontraŭ la elitismaj elementoj de la socio.

Ĉi tiu movado estis inciatita kaj manipulita de Mao en strategio kun la celo rekonkeri la povon. Por favorigi ĝian evoluon, Mao fermis lernejojn kaj universitatojn de 1966 al 1972.

La ruĝaj gardistoj estis la respondeculoj pri troigoj, kiuj ampleksiĝis al detruado de la heredaĵo kaj publika mokado, la enfermigo en reedukaj kampoj (aŭ laogai) kaj en kelkaj kazoj, la ekzekuto de pluraj intelektuloj. Post tiuj troigoj, la ruĝaj gardistoj estis persekutitaj de Mao kiu sendis multajn el ili al la ekzilo.